Wikimapia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wikimapia

Permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita
Retejo wikimapia.org
vdr
Wikimapia logo without label.svg
Vikimapia emblemo sen etikedo

Wikimapia estas interreta servo, kiu kunigas servon Google Maps kaj vikisistemon. Tiamaniere retumantoj povas aldoni informojn pri lokoj sur la mapon de la tuta Tero.

La servo estas lanĉita de Aleksandr Korjakin kaj Jevgenij Saveljev el Rusio. La projekto komenciĝis la 24-a de majo 2006 kaj celas „priskribi la tutan Teron“ (ang: describing the whole Earth).

Ekde Decembro de la jaro 2010-a, la informoj de Wikimapia (ne la Gugla mapo) estis disponeblaj sub la nelibera (aŭ «duonlibera») permesilo «Creative Commons Attribution-Noncommercial-ShareAlike 3.0» (Krea Komunaĵo, «Atribuo-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0»)[1]. Ekde Julio de la jaro 2012-a la permesilo estis ŝanĝita al la libera «Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0» (Krea Komunaĵo, «Atribuo-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0»), tamen pro uzado de mapoj de Google ekzistas duboj ĉu la informoj estas ĉie laŭleĝe uzeblaj laŭ tiuj permesiloj.

Ekzistas similaj projektoj: malliberaj Google Map Maker kaj Yandex.Popola mapo ruse, kaj libera OpenStreetMap, kvankam tiu servo ne ebligas krei apartajn paĝojn pri la objektoj kaj lasi komentojn pri la punktoj sur la mapo (sed ĝi havas forumojn kaj ligilojn al Vikipedio).

Mejloŝtonoj[redakti | redakti fonton]

Dato Nombro da indikitaj lokoj
16-an de aŭgusto 2006 unu miliono
22-an de novembro 2006 2 milionoj
8-an de marto 2007 3 milionoj
26-an de junio 2007 4 milionoj
9-an de oktobro 2007 5 milionoj

La kresko estinte konstanta en la du unuaj jaroj estas supozeble ke en majo 2008 troviĝus ĉirkaŭ 7 milionoj da lokoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Wikimapia ankoraŭ ne ekzistas en esperanta versio, sed nun ĝi ekzistas en ĉ. 64 lingvoj el kiuj 25 havas plene tradukitan interfacon.

Wikimapia rilatas nek al Vikipedio, nek al Fondaĵo Vikimedio.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-12. Alirita 2011-08-15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]